La 19a Nacia Kongreso de KPĈ daŭros sep tagojn

(GMT+08:00) 2017-10-18 08:31:35     Redaktoro:Xiong

La 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (NPĈ) inaŭguriĝos je la naŭa en la 18a de oktobro en Pekino. La daŭro de la kongreso estas fiksita je sep tagoj, nome de la 18a ĝis la 24a de oktobro. La kongreso ampleksos kvin ĉefajn tagordojn, inkluzive de amendo de la Statuto de la Komunista Partio de Ĉinio. Posttagmeze de la 17a de oktobro la unua gazetara konferenco pri la kongreso okazis en la Granda Popola Halo en Pekino. La proparolanto de la kongreso Tuo Zhen konigis la ĉi-supran enhavon al ĉinaj kaj eksterlandaj rapostistoj.

Kiel novaĵa proparolanto de la kongreso Tuo Zhen diris, ke ekzamenite de la Ekzemena Komitato pri Reprezentanteco de la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, 2 280 reprezentantoj estas konfirmitaj. Ili, reprezentante pli ol 4,5 milionojn da bazaj partiaj organizoj kaj pli ol 89 milionojn da partianoj, ĉeestos la 19an Nacian Kongreson de la Komunista Partio de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin