Evoluatingoj de Ĉinio certe profitigos Ĉinion kaj eĉ la mondon

(GMT+08:00) 2017-10-18 18:54:24     Redaktoro:Xiong

Antaŭ nelonge, Dinesh Gunawardana, gvidanto de la Popola Unueca Fronto de Srilanko, estis intervjuata de Ĉina Radio Internacia, kaj tiam li diris, ke la evoluatingoj de Ĉinio certe profitigos Ĉinion kaj eĉ la mondon.

Li diris: "En 1949, sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, la ĉina popolo gajnis la venkon de la revolucio kaj fondis novan Ĉinion. En kelkdek jaroj post tio la Komunista Partio de Ĉinio alprenis pozitivan kaj efikan politikon por disvolvi ekonomion kaj pro tio la ŝtato progresis konsiderinde en ekonomia kaj socia flankoj. En la lastaj kvin jaroj, gvidate de la ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping, la ĉina ekonomio evoluis fulmrapide kaj senprecedence kaj fariĝis grava motoro de la disvolviĝado de la monda ekonomio. Ĉinio, en multaj kampoj, ekzemple en novaj teknologioj, aviado kaj spacoflugo, akiris atingojn kiuj altiras la mondan atenton. Mi kredas, ke estonte la evoluatingoj de Ĉinio plie profitigos la ĉinajn civitanojn, kaj Ĉinio ludos akcelan rolon por la evoluado de la mondo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin