Ĉinio subtenas respondecon de ĉefoj de Honkong kaj Makao

(GMT+08:00) 2017-10-18 12:36:32     Redaktoro:Pluveta

La raporto emfazas, ke la politiko "unu lando, du sistemoj" estas plej bona sistemo por longtempa prospero kaj stabileco de Honkong kaj Makao. La ĉina registaro subtenis la pozitivan administradon de ĉefoj de Honkong kaj Makao, garantiis boniĝon de la popola vivo, laŭorde antaŭenpuŝis demokration, protektis la socian sitabilecon, plenumis la konstituciajn respondecojn kaj ellaboris politikojn oportunajn al la kariero de civitanoj de Honkong kaj Makao.

La raporto montras, ke la principo de unu Ĉinio estas bazo de la rilatoj inter la du bordoj de la tajvana markolo. La konsento atingita en 1992 estas ŝlosila garantio por paca disvolviĝo de la rilatoj. La raporto emfazas, ke la ĉina ĉeftero havas firman volon kaj plenan fidon pri venko super ia ajn komploto de sendependiĝo de Tajvano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin