Unuafoje estis prezentita pensado pri socialismo kun ĉinaj trajtoj en nova epoko

(GMT+08:00) 2017-10-18 09:41:41     Redaktoro:祃璟琳

En la raporto al la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), Xi Jinping diris, ke post la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ, formiĝis la pensado de socialismo kun ĉinaj trajtoj en nova epoko. Tio estas gvidilo de la partio kaj la ĉina popolo por realigi grandan rejuniĝon de la ĉina nacio kaj devas esti longtempe pripersistata kaj evoluigata.

La pensado profundigis per tute nova vidpunkto la konon pri leĝoj de regado de la KPĈ, socialisma konstruado kaj disvolviĝo de la homara socio. La pensado diras, ke Ĉinio, surbaze de realigo de modere prospera socio en 2020, fariĝos socalisma kaj moderna potenco riĉa, demokratia, kultura, harmonia kaj bela.

La socialismo kun ĉinaj trajtoj en nova epoko postulas, ke la reganta partio persistu en la disvolviĝo kun la popolo kiel centro, senĉese akcelu ampleksan disvolviĝon de la homoj kaj kunan riĉiĝon de la popolo. Ĝi ankaŭ prezentis konkretajn postulojn pri ĝenerala aranĝo, strategia aranĝo kaj disvolva direkto, politika garantio kaj aliaj flankoj de la socialisma afero kun ĉinaj trajtoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin