Internacia komunumo alte taksis atingojn de Ĉinio gvidata de KPĈ

(GMT+08:00) 2017-10-19 14:57:17     Redaktoro:Selena

Merkrede matene en Pekino inaŭguriĝis la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Xi Jinping faris raporton al la kongreso nome de la 18a Centra Komitato de la KPĈ, planante la disvolvadon de Ĉinio.

Retrorigardante laborojn en la lastaj kvin jaroj, Xi diris, ke Ĉinio akiris grandajn atingojn en reformado kaj pordmalfermo kaj socia modernigo dum la lastaj kvin jaroj, kaj la aferoj de la partio kaj ŝtato kreis novan situacion.

Pluraj alilandaj politikistoj, erudiciuloj kaj amaskomunikiloj diris, ke Ĉinio sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio akiri rimarkindajn atingojn dum la lastaj kvin jaroj kaj siajn saĝecon kaj solvon al tutmondaj demandoj. Ili opiniis, ke persisti en la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio kaj sekvi la disvolvan vojon taŭgan al Ĉinio estas ŝlosilo de la granda atingo kaj ankaŭ ĝusta direkto por la plua disvolvado de Ĉinio.

La atingo de Ĉinio en elradikigo de malriĉeco forte impresis egiptan eksan ĉefministron Essam Sharaf. Li opiniis, ke tio estas ĉefa enhavo de la ĉina revo, kaj la akcelo de malriĉec-elimino kaj urbanizo montras, ke la ekonomia disvolviĝo de Ĉinio estas ekvilibra kaj profitigas ĉiujn.

Singapura ĵurnalo Lianhe Zaobao publikigis komenton, dirante, ke la batalo kontraŭ korupto estas senprecedence intensa en la historio de la Komunista Partio de Ĉinio kaj vaste subtenata de la popolo.

Konstantin Kosachev, prezidanto de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj en la Rusa Federacia Konsilio, diris, ke Ĉinio aktive antaŭenpuŝas tutmondan kaj regionan integriĝajn sistemojn por ke ĉiuj ĉefaj landoj kune starigu travideblan kaj justan regularon. Li aldonis, ke Ĉinio estas rigardata de pli da landoj kiel gvidanto de tutmondiĝo.

Ili ĝenerale opiniis, ke persisti en la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio kaj sekvi la disvolvan vojon taŭgan al Ĉinio estas ŝlosilo de la granda atingo kaj ankaŭ ĝusta direkto por la plua disvolvado de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin