Spertoj de la direktado de la partio fare de KPĈ estas indaj preni kiel modelon

(GMT+08:00) 2017-10-19 20:36:10     Redaktoro:Xiong

La 19an de oktobro, kiam Sudheer Sharma, ĉefredaktoro de la nepala ĵurnalo Kantipur estis intervjuata de raportisto de Ĉina Radio Internacia, li diris, ke la spertoj de la direktado de la partio fare de KPĈ estas indaj preni kiel modelon.

Sharma dediĉas sian atenton al la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, nun iranta en Pekino. Li diris, ke en Nepalo troviĝas multaj partioj, kaj la situacio de Nepalo estas kompleksa kaj ŝanĝema. Malsama partio povas havi malsaman politikan komprenon, sed la konvinko unuanime servi al la patrujo kaj la popolo devas esti unueca. Regado de partio laŭ severa postulo ne estas nur slogano, sed ankaŭ normo en la koro de la politikisto, des pli sindevigo. Nur estas tiel, la popolo povas sin riĉigi, la lando povas sin evoluigi.

Sharma diris, ke en la lastaj jaroj la disvolviĝado de Ĉinio altiras la rigardon de la mondo, kaj Ĉinio progresis okulfrape en ĉiuj flankoj. La revo de Ĉinio estas la celo al kiu la ĉina popolo strebas; kaj por Nepalo, kiel amika lando de Ĉinio, estas ĝojinde ke Ĉinio pli frue realigos tiun ĉi belan deziron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin