Rusio urĝas krei kondiĉojn por interkorea dialogo

(GMT+08:00) 2017-10-19 14:02:38     Redaktoro:Yu

Valentina Matviyenko, prezidanto de la Rusa Federacia Konsilio, dris en la ferma ceremonio de la 137a Asembleo de Inter-Parlamenta Unio en la rusa urbo Sankt-Peterburgo, ke la internacia komunumo devas krei kondiĉojn por dialogo inbter la Korea Respubliko kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko.

Matviyenko diris, ke dum la 137a Asembleo, Rusio okazigis intertraktadojn respektive kun la Korea Respubliko kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko; la Korea Respubliko esprimis sian volon dialogi kun la KDPR, dum la lasta diris, ke ĝi ankoraŭ ne estas preta por dialogo, kaj transdonis leteron de Kim Jeong-eun, la plej alta gvidanto de la lando.

Matviyenko diris, ke pro reciproka ne-konfido estas neniu kondiĉo por dialogo inter la Korea Respubliko kaj la KDPR kaj tiu inter Usono kaj la KDPR. Li aldonis, ke Rusio faros ĉian klopodon por faciligi ĉian dialogon, inkluzive de la ses-partia intertraktado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin