Ĉinio emfazas sian promeson pri longtempaj, sanaj kaj stabilaj rilatoj kun Usono

(GMT+08:00) 2017-10-20 12:41:30     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris ĵaŭde, ke Ĉinio esperas, ke Usono laboros kun ĝi por subteni stabilajn duflankajn rilatojn.

La proparolanto Lu Kang diris tion en respondo al la lastatempaj rimarkoj de usona ŝtatsekretario Rex Tillerson.

Laŭ raporto de amaskomunikiloj, Tillerson diris merkrede dum parolado en la Centro pri Strategiaj kaj Internaciaj Studoj en Vaŝingtono, ke "provokaj agoj" de Ĉinio en la Suda Ĉina Maro rekte defias internaciajn leĝojn kaj normojn. Li akuzis Ĉinion, ke ĝiaj ekonomiaj aktivecoj kaj financado ŝarĝas evoluantajn landojn en la regiono per enorma ŝuldo.

Lu diris, ke Ĉinio ĉiam subtenas la internacian sistemon kun la Unuiĝintaj Nacioj kiel ĝia kerno kaj protektas la celojn kaj principojn de la Ĉarto de la UN. Li diris, ke en la procezo de disvolvado, Ĉinio ne oferos la interesojn de aliaj landoj, nek rezignos siajn proprajn legitimajn rajtojn kaj interesojn. Ĉinio sin dediĉas al longtempaj, sanaj kaj stabilaj rilatoj kun Usono, ĉar tiaj rilatoj konformas al la fundamentaj interesoj de la du popoloj kaj ankaŭ al la interesoj de landoj en la azia-pacifika regiono. Li aldonis, ke Ĉinio esperas, ke Usono senpartie traktos la disvolviĝon kaj internacian rolon de Ĉinio kaj subtenos stabilan disvolvadon de duflankaj rilatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin