Proparolanto: Defenda kapablo estas ruĝa linio de Irano

(GMT+08:00) 2017-10-22 13:22:56     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la irana armeo Seyed Masoud Jazayeri diris sabate, ke ekcidentaj landoj senĉese minacis Iranon, tamen la defenda kapablo de Irano estas netraktebla, ĉar ĝi estas la ruĝa linio de Irano.

La proparolanto diris, ke neniu internacia interkonsento limigas al iu lando fari misilojn, kaj la nuklea demando diferencas de la demandoj pri misilo kaj nacia defendo, kaj Irano neniel permesas trakti sian defendan kapablon. Li aldonis, ke nun Irano alfrontas minacon de Usono kaj Israelo en la internacia komunumo, kaj tiuj landoj premas Iranon por malhelpi al ĝi disvolvi defendan kapablon, sed Irano sekvos plu sian vojon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin