Putin gratulas al Xi pro lia reelektiĝo kiel ĝenerala sekretario de Centra Komitato de KPĈ

(GMT+08:00) 2017-10-27 10:19:57     Redaktoro:Yu

Rusa prezidento Vladimir Putin merkrede sendis mesaĝon al Xi Jinping, esprimante sian gratulon pro lia reelektiĝo kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).

Putin diris en sia mesaĝo, ke la rezulto de la elekto plene reflektas la aŭtoritaton de Xi kaj pruvas, ke la politiko, prezentita de Xi por akceli ekonomian kaj socian disvolviĝon de Ĉinio kaj firmigi ĝian internacian pozicion, gajnis vastan konsenton. Li kredis, ke la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ helpos firmigi ampleksan strategian partnerecon inter Rusio kaj Ĉinio. Li aldonis, ke li volas labori kun Xi por konduki duflankan kunlaboron en diversaj kampoj kaj antaŭenigi konstrueman kunordigon inter la du landoj en traktado de regionaj kaj internaciaj demandoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin