Kamboĝo sekvas la politikon de unu Ĉinio

(GMT+08:00) 2017-10-31 20:09:35     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 31a de oktobro Hua Chunying, proparolistino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio alte ŝatas kaj dankas Kamboĝon, kiu firme sekvas la politikon de unu Ĉinio kaj kune kun Ĉinio donas batojn al telekomunika kaj intereta trompoŝtelado translanda.

Oni raportis, ke lastatempe la kamboĝa buroo por migrado resendis 61 ĉinajn civitanojn al Ĉinio, inter kiuj 19 estas tajvananoj, ĉar ili sin okupis pri telekomunika kaj interreta trompoŝtelado en Kamboĝo. Por tio Hua komentis:

"Ĉinio alte ŝatas kaj dankas Kamboĝon, kiu firme sekvas la politikon de unu Ĉinio kaj kune kun Ĉinio donas batojn al telekomunika kaj intereta trompoŝtelado translanda. Ĉinio kaj Kamboĝo daŭrigos sian kunlaboron ĉi-kampe."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin