Novaĵoj (Oktobro 31)

(GMT+08:00) 2017-10-31 17:01:24     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 31a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi renkontiĝis kun specialaj senditoj el Vjetnamio kaj Laoso; internacia komunumo emfazas gravecon de sekura kaj daŭripova disvolviĝo de nuklea energio. Sekve estos programero Tra la Mondo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde postulis komunajn klopodojn por akceli daŭripovan, sanan kaj stabilan disvolvadon de rilatoj inter Ĉinio kaj Vjetnamio.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun Hoang Binh Quan, speciala sendito de Nguyen Phu Trong, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunisma Partio de Vjetnamio (KPV). Hoang estas ankaŭ estro de la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj sub la Centra Komitato de la KPV.

Xi diris, ke la nova gvidantaro de la Centra Komitato de la KPĈ laboros kun la gvidantaro de la Centra Komitato de la KPV sub la estrado de Nguyen Phu Trong por profundigi strategian komunikadon, plibonigi politikan reciprokan fidon, efektivigi gravan konsenton, konvene trakti rilatajn demandojn kaj akceli daŭripovan, sanan kaj stabilan disvolvadon de duflankaj rilatoj. Li diris, ke la partioj de Ĉinio kaj Vjetnamio, kiel regantaj partioj de socialismaj landoj, devas rigardi ĉina-vjetnamajn rilatojn el pli alta favora pozicio kaj pli profunda nivelo kaj firme antaŭenigi la konstruadon de la komunumo de komuna estonteco.

Hoang Binh Quan diris, ke Vjetnamio esperas pli profunde kompreni la spiriton de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ kaj la Penson de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko. Li aldonis, ke Vjetnamio volas labori kun Ĉinio por levi la duflankajn rilatojn en la nova epoko al nova alto.

La saman tagon, Xi renkontiĝis ankaŭ kun Sounthone Xayachack, estro de la komisiono pri Eksteraj Rilatoj sub la Centra Komitato de Laosa Popola Revolucia Partio, kiu vizitis Ĉinion kiel speciala sendito de Bounnhang Vorachit, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Laosa Popola Revolucia Partio. Xi diris, ke la regantaj partioj de Ĉinio kaj Laoso devas konsideri la strategian signifon de duflankaj rilatoj el pli alta perspektivo kaj pli profunda nivelo, por kontribui al la disvolviĝo de la du landoj kaj ankaŭ la tutmonda socialisma disvolviĝo. Li aldonis, ke socialismo kun ĉinaj trajtoj eniris novan epokon, kaj ĉi tiu juĝo gravas ne nur en la evolua historio de la ĉina nacio, sed ankaŭ en la historio de monda socialisma evoluo kaj la historio de la homa socio. Socialismaj landoj, inkluzive de Ĉinio kaj Laoso, faris senlacajn klopodojn por esplori evoluigan vojon, kiu konvenas al iliaj propraj kondiĉoj, kaj akiris rimarkindajn atingojn. Xi ankaŭ esprimis dankojn pro la vizito de Sounthone kaj gratula letero de Bounnhang, kiun ŝi kunportis. Li diris, ke ŝia vizito kaj la gratula letero montras la amikecon inter la du partioj kaj la gravecon, kiun la Laosa Popola Revolucia Partio atribuas al la rilatoj inter la du partioj kaj la du landoj.

La Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK), la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio, komencis sian regulan kunvenon lunde en Pekino per studo de la spirito de la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).

Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, prezidis la kunvenon. Zhang diris, ke studi kaj efektivigi la spiriton de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ, kiu enskribis la Penson de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko kiel novan parton de la gvidilo de partia agado, estas la ĉefa politika tasko de la partio kaj la nacio. Li diris, ke la penso de Xi devas esti prenita kiel longtempa gvida principo por la KPĈ, kaj ankaŭ kiel la gvidilo de agado por la partio kaj la nacio en realigo de la granda nacia rejuniĝo. Li aldonis, ke membroj de la Konstanta Komitato de la NPK devas firme sekvi la centralizan kaj unuecan gvidadon de la Centra Komitato de la KPĈ kun Xi kiel la kerno, kaj plenumi siajn devojn preskribitajn en la konstitucio kaj leĝoj de la lando.

La plej alta leĝdona instanco de Ĉinio konsideras amendi la Kriminalan Leĝon de la lando por inkluzivi kriminalajn punojn kontraŭ malrespekto al la nacia himno.

Projekto de amendo estis prezentita por la diskutado de la leĝdonantoj en regula kunveno de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, kiu komenciĝis lunde. Laŭ la projekto, ĉi-rilataj malobeantoj eble alfrontos punojn de ĝis tri jaroj da mallibereco.

La 4a Internacia Ministra Konferenco pri Nuklea Energio en la 21a Jarcento malfermiĝis lunde en Abudabio, la ĉefurbo de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Ĉiuj partioj partoprenantaj en la konferenco emfazis la gravecon de sekura kaj daŭripova disvolviĝo de nuklea energio.

La konferenco estas organizita de la Ministerio de Nuklea Energio kaj Industrio de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj sub la aŭspicioj de la Internacia Atom-Energia Agentejo. Ĉirkaŭ 700 oficialuloj kaj fakuloj el 67 landoj kaj regionoj ĉeestas la konferencon. En la 2-taga kunveno, ili diskutas pri grava rolo de nuklea energio en daŭripova disvolvado de ekonomio kaj socio kaj traktado de demandoj pri poluado de medio kaj ŝanĝiĝo de klimato kaj analizas tendencon kaj alfrontatajn defiojn de nukleenergia disvolviĝo.

La israela armeo lunde detruis tunelon proksiman al Gazao. Kelkaj palestinaj frakcioj publikigis komunikaĵojn, kondamante la israelan agadon, kiu celis rompi la pacan procezon de Palestino.

La Palestina Islama Ĝihado, la Palestina Islama Rezist-Movado kaj la Palestina Liberiga Organizo respektive publikigis komunikaĵojn, kondamnante la israelan konduton. La Palestina Islama Rezist-Movado kaj la Palestina Liberiga Organizo promesis, ke malgraŭ ia ajn malfacilo, ili antaŭeniros sur la vojo al nacia unuiĝo.

La agado de la israela armeo mortigis 7 homojn kaj vundis 13 aliajn. Proparolanto de la gazaa departemento pri sano diris lunde, ke tiuj 7 homoj mortis pro sufokiĝo. Loka medicina institucio diris, ke la israela armeo uzis en la agado nekonatan venenan gason, kiu povas kaŭzi tujan morton de homoj.

La kenja Sendependa Komisiono pri Elekto kaj Landlimoj lunde publikigis la rezulton de balotado, anoncante, ke nuna prezidento Uhuru Kenyatta, kandidato el la partio Jubilee, gajnis la refojan prezidentecan elekton, kiu okazis en la 26a de oktobro.

La rezulto montris, ke Kenyatta gajnis 98,3% da voĉoj. Li diris en malonga parolado post la publikigo de la rezulto, ke li dankas ĉiujn voĉdonantojn kaj vokas al la popolo gardi pacon kaj unuecon.

Laŭ donitaĵoj publikigitaj de la Sendependa Komisiono pri Elekto kaj Landlimoj, 7,6 milionoj el entute 19,6 milionoj da registritaj voĉdonantoj partoprenis en la balotado, kiu okazis en la plejparto de la lando, tamen pro sekureca konsidero, la balotado ne povis esti okazigita tiutage en 25 elektodistriktoj, proksimume 8,6% de ĉiuj distriktoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin