Ĉinio kondamnas la malhumanan atencon en Nov-Jorko

(GMT+08:00) 2017-11-01 20:05:51     Redaktoro:Xiong

Posttagmeze de la 31a de oktobro, en Manhattan, Nov-Jorko, Usono, okazis perforta evento: unu malpeza kamiono subite sin puŝis al homamasoj kaj poste la ŝoforo pafis homojn. En la atenco ok homoj mortis kaj dek unu vundiĝis. La eventokreinto estis arestita. La urbestro de Nov-Jorko, Bill de Blasio, diris, ke tio estas terorista atako.

En la regula gazetara konferenco de la unua de novembro Hua Chunying, proparolistino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio kondamnas tiun ĉi eventon kaj esprimas funebron pri la viktimoj kaj konsolon al la vunditoj kaj la familioj de la viktimoj.

Hua aldonis, ke terorismo estas komuna malamiko de la homaro. Ĉinio kontraŭstaras al ĉiaforma terorismo kaj pledas por tio, ke la internacia komunumo unuiĝu en batalo kontraŭ terorismo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin