Zhang Gaoli, Wang Yang, Liu Yandong estis ordenitaj

(GMT+08:00) 2017-11-01 20:26:36     Redaktoro:Xiong

La unuan de novembro, en la Granda Popola Halo en Pekino, la ĉinaj vicĉefministroj Zhang Gaoli, Wang Yang kaj Liu Yandong akceptis la "ordenon de amikeco", kiun donis, en la nomo de la rusa registaro, la rusa ĉefministro Dmitry Medvejev.

La "ordeno de amikeco" estas ŝtata premio de Rusio, kaj per ordenado oni distingas tiujn personojn, kiuj faris kontribuon por akceli amikecon kaj kunlaboron inter nacioj, antaŭenigi kulturan interŝanĝon inter popoloj, kaj sin dediĉi al la monda paco kaj interlanda partnereco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin