Plej altaj gvidantoj de KPĈ reasertas mision en partia naskiĝloko

(GMT+08:00) 2017-11-01 11:33:04     Redaktoro:Yu

En julio de 1921, 13 individuoj kunvenis kaj fondis la Komunistan Partion de Ĉinio (KPĈ) en brik-ligna konstruaĵo en la regiono de franca koncesio en Ŝanhajo.

Naŭdek ses jarojn poste, la nova gvidantaro de la KPĈ retrorigardis la revolucian pasintecon de la Partio kaj serĉis impulson por estontaj klopodoj.

Marde matene, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, gvidis la aliajn ses membrojn de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la 19a Centra Komitato de la KPĈ al la lokoj, en kiuj okazis la unua Nacia Kongreso de la KPĈ.

Xi diris, ke la celo de la vojaĝo estas retrorigardi la pasintecon de la Partio - precipe la historion de ĝia fondo – por lerni de la antaŭuloj de revoluciaj tempoj kaj ilia nobla spirito. Li diris, ke la vojaĝo ankaŭ helpas manifesti la respondecon de la nuna gvidantaro kaj plifortigi ilian senton de la tasko plenumi celojn kaj misiojn fiksitajn en la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ.

En 1921, la delegitoj reprezentantaj ĉirkaŭ 50 tutlandajn membrojn de la KPĈ kunvokis la unuan Nacian Kongreson de la KPĈ en la fino de julio en Ŝanhajo, sed poste ili transiĝis al ŝipo sur la lago Nanhu en Jiaxing de la provinco Zhejiang, orienta Ĉinio pro la persekutado de lokaj policanoj. La kunvenejo sur la vojo Xingye estis malfermita al publiko kiel muzeo ekde 1952.

En parolado post la marda vojaĝo, Xi nomis la ejojn de Ŝanhajo kaj Jiaxing "la lokoj, en kiuj la revo de la KPĈ hisis la velon" kaj "la radiko de la partio". Xi diris, ke ili devas firme konservi en la memoro la noblan idealon de komunismo kaj la komunan idealon de socialismo kun ĉinaj trajtoj, kaj resti humilaj kaj singardaj, kaj kuraĝaj fronte al malfaciloj kaj oferoj, por atingi la du centjarajn celojn kaj realigi la grandan rejuniĝon de la ĉina nacio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin