Ĉina kaj rusa ĉefministroj renkontiĝis en Pekino

(GMT+08:00) 2017-11-01 11:59:00     Redaktoro:Yu

Marde en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj lia rusa kolego Dmitry Medvedev renkontiĝis, konsentante pli striktan kunlaboron kaj pli fortajn rilatojn.

Medvedev estas la unua fremdlanda gvidanto, kiu vizitas Ĉinion post la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). La ĉina ĉefministro diris, ke ĉi tio montris la striktajn kaj altnivelajn rilatojn inter la du landoj.

Li diris, ke Ĉinio volas firmigi fidon kaj fortigi kunlaboron kaj interŝanĝojn kun Rusio por realigi la viziojn de kunlaboro per rugula renkontiĝo de ĉefministroj kaj aliaj kunlaboraj mekanismoj. En la novaj cirkonstancoj, Ĉinio pliprofundigos reformon kaj malfermon, nutros novajn motorojn kaj dividos evoluajn ŝancojn kun aliaj landoj de la mondo. Li ankaŭ informis Medvedev pri la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ.

Medvedev esprimis gratulon pri la sukceso de la kongreso. Li diris, ke la rusa-ĉina ampleksa strategia partnereco de kunordigo estas altnivela kaj orientita al la estonteco, kaj Rusio atendas komunajn klopodojn kun Ĉinio por pli granda progreso de kunlaboro.

Medvedev estas en Ĉinio por oficiala vizito de mardo ĝis ĵaŭdo. Merkrede ili okazigos la 22an regulan renkontiĝon de ĉina kaj rusa ĉefministroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin