Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj vizitos Vjetnamion

(GMT+08:00) 2017-11-02 11:40:09     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris ĵaŭde matene, ke ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi faros oficialan viziton al Vjetnamio de ĵaŭdo ĝis vendredo.

Hua diris, ke Wang interparolos kun vjetnama vicprezidanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Pham Binh Minh, kaj renkontiĝos kun la gvidantoj de Vjetnamio.

Ili interŝanĝos opiniojn pri planitaj altnivelaj vizitoj, duflankaj rilatoj, kaj tutmondaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin