Bombatako mortigis almenaŭ 8 homojun en orienta Afganio

(GMT+08:00) 2017-11-02 12:34:59     Redaktoro:Yu

Afgana televido raportis merkrede, ke laŭ loka oficialulo pri sano, almenaŭ 8 homoj estis mortigitaj kaj 25 aliaj vunditaj tiuvespere en bombatako en la afgana orienta provinco Parwan.

La raporto diris, ke la atako okazis je ĉirkaŭ la 19a horo sur ŝoseo en la provinca ĉefurbo Charikar. Cisternokamiono estis fajrigita pro la eksplodo, kaj la fajro tuj englutis pasantan aŭtobuson. Almenaŭ 8 homoj estis mortigitaj kaj 25 aliaj vunditaj en la atako.

La vunditoj estis transigitaj al proksima hospitalo. Iuj el ili estis grave vunditaj. Ankoraŭ neniu grupo deklaris respondecon pri la atako.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin