Ĝenerala Asembleo de UN urĝas Usonon nuligi embargon kontraŭ Kubo

(GMT+08:00) 2017-11-02 13:11:31     Redaktoro:Yu

La 72a Sesio de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj merkrede adoptis per frakase grandega plimulto rezolucion, urĝante Usonon fini la ekonomian, komercan kaj financan embargon kontraŭ Kubo, kiu daŭris dum pli ol duonjarcento.

Ĉiuj 193 membroŝtatoj de la UN partoprenis en la voĉdono. La rezolucio estis adoptita per 191 voĉoj kontraŭ 2. Usono kaj Israelo donis negativajn voĉojn. La Ĝenerala Asembleo adoptis similajn rezoluciojn en 26 sinsekvaj jaroj.

La rezolucio refoje petas ĉiujn landojn ne publikigi aŭ efektivigi leĝojn kaj rimedojn pri embargo kontraŭ Kubo, kaj urĝas landojn, kiuj plenumas tiajn leĝojn kaj rimedojn, preni necesajn paŝojn por ilin nuligi.

En la lasta jaro, Usono rompis sian 24-jaran tendencon en voĉdono de la UN per sindeteno anstataŭ voĉo kontraŭ rezolucio vokanta por fino de la komerca embargo kontraŭ Kubo. Usona ambasadoro al la UN Nikki Haley klarigis, ke la usona flanko ĉi-foje ŝanĝis la sintenon pro la elektiĝo de Donald Trump kiel la nova prezidento kaj ŝi mem kiel la nova ambasadoro al la UN.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin