Williamson, eksa ĉefdisciplinanto, estis surprize nomumita al la posteno. Li estis rapide promociita en la kabineto, sed li havas neniun realan defendan sperton.
Julian Smith, la eksa vicministro, estis nomumita kiel ĉefdisciplinanto, kaj Esther McVay, kiu revenis al la brita parlamento nur en ĉi tiu jaro, okupas la postenon de vicministro.
La minoritata registaro de brita ĉefministro Theresa May suferis pezan baton merkrede nokte pro la rezigno de Fallon.
En letero al la ĉefministro, Fallon diris, ke lia konduto ne konformas al la altaj normoj atendataj de la brita armeo.