Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj emfazis gravecon de 19a Nacia Kongreso de KPĈ

(GMT+08:00) 2017-11-03 13:37:28     Redaktoro:Yu
Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun vjetnama vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Pham Binh Minh ĵaŭde en Hanojo, la ĉefurbo de Vjetnamio.

Wang informis la vjetnaman flankon pri la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kiu vekis grandan atenton de la tuta mondo. Li diris, ke la plej grava politika atingo de la kongreso estas, ke ĝi difinis la pozicion de Xi Jinping kiel la kerno de la Centra Komitato de la KPĈ kaj metis firman politikan bazon por granda venko de socialismo kun ĉinaj trajtoj; kaj la plej grava teoria atingo estas, ke ĝi establis la Penson de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko, realigis la novan salton en adaptiĝo de marksismo al la realo de Ĉinio, kaj liveris fortan ideologian armilon por plenumi la du centjarajn celojn. Li aldonis, ke la plej grava praktika signifo estas, ke ĝi desegnis vojmapon kaj horaron por konstrui Ĉinion en grandan modernan socialisman landon, kiu estas prospera, forta, demokratia, kulture progresinta, harmonia kaj bela en la mezo de tiu ĉi jarcento, kaj liveris kompason de agado por realigi la grandan rejuniĝon de la ĉina nacio; kaj la plej grava tutmonda signifo estas, ke ĝi larĝigis la vojon de evoluantaj landoj al modernigo kaj aldonis grandan movforton por revigliĝo de scienca socialismo en la 21a jarcento.

Pham Binh Minh diris, ke la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ, kiu montris direkton por la venonta disvolvado de Ĉinio kaj desegnis novan disvolvan strategion por Ĉinio, havas gravan kaj profundan signifon ne nur por Ĉinio, sed ankaŭ por la tuta mondo, kaj li kredas, ke sub la gvidado de la Centra Komitato de la KPĈ kun Xi Jinping kiel la kerno Ĉinio certe atingos la ambiciajn celojn starigitajn en la 19a Nacia Kongreso.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin