Estroj de internaciaj organizoj en Svisio alte taksis penson de Xi Jinping

(GMT+08:00) 2017-11-04 11:12:02     Redaktoro:Yu

Ambasadoro Ma Zhaoxu, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo kaj internaciaj organizoj en Svisio, vendrede okazigis kunvenon por konigi al estroj de ĉefaj internaciaj organizoj en Svisio kaj diplomatiaj senditoj de iuj landoj en Ĝenevo la spiriton de la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Ili alte taksis gravan signifon kaj fortan influon de la Penso de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko sur Ĉinio kaj la mondo kaj atendis pli grandan rolon de Ĉinio en la internacia areno.

Ma diris, ke la raporto farita de Xi al la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ precize kaptis la ĝeneralan tendencon de la monda situacio kaj historian pozicion de Ĉinio, faris gravan konkludon pri socialismo kun ĉinaj trajtoj en nova epoko, eksplikis novan mision de la KPĈ por nova epoko kaj starigis celojn por konstruado de granda moderna socialisma lando en ĉiuj aspektoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin