Xi instrukciis al armeo plialtigi sian batalpretecon

(GMT+08:00) 2017-11-04 11:52:52     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede instrukciis al la armeo plialtigi siajn batalkapablon kaj pretecon por milito.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉina (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum inspekto super la komanda centro de komuna batalo de la Centra Milita Komisiono kiel ĝia ĉefkomandanto.

Xi vestita en armea uniformo diris, ke la Centra Milita Komisiono devas konduki la armeon esti preta por batali kaj gajni militojn kaj preni sur sin la misiojn kaj taskojn de la nova epoko, kiujn konfidis la partio kaj la popolo al ili.

La kapablo al venko estas strategie grava por protekti nacian sekurecon, kaj plifortigi tiun kapablon kaj batalpretecon en la nova epoko liveras strategian subtenon al la realigo de la ĉina revo de nacia rejuniĝo. Xi vokis la militistaron sekvi la situacion de nacia sekureco kaj certigi militan preparon en ĉiuj direktoj kaj ĉiuj kampoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin