Ĉina kaj usona ŝtatestroj designos venontajn rilatojn

(GMT+08:00) 2017-11-04 16:32:59     Redaktoro:Yu

Ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Zheng Zeguang diris vendrede, ke la renkontiĝo inter ĉina kaj usona ŝtatestroj en Pekino en la venonta semajno designos planon pri la disvolviĝo de duflankaj rilatoj en nova epoko.

Zheng diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio kaj Usono laboras por certigi la sukceson de usona prezidento Donald Trump.

Trump fariĝos la unua ŝtatestro, kiu vizitos Ĉinion post la 19a Nacia Kongreso de la Komunisma Partio de Ĉinio.

Zheng diris, ke krom formalaj aktivecoj proporciaj al la ŝtata vizito, "neformalaj interreagoj" estos aranĝitaj por la du ŝtatestroj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj Trump havos strategian komunikadon pri gravaj demandoj pri komuna zorgo por atingi novan konsenton, plibonigi reciprokan komprenon kaj amikecon kaj antaŭenigi duflankajn rilatojn en ĉiuj kampoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin