Kataro kondamnas misilan atakon kontraŭ Saud-Arabio

(GMT+08:00) 2017-11-06 14:43:53     Redaktoro:Yu

La katara Ministerio de Eksterlandaj Aferoj dimanĉe publikigis deklaron, kondamnante la misilan atakon kontraŭ Saud-Arabio.

La saud-arabia nacia televido raportis, ke militistoj de la grupo Houthi vendrede pafis balistan misilon al la internacia flughaveno en la saud-arabia ĉefurbo Riado. Feliĉe, la aerdefenda trupo de Saud-Arabio interkaptis la misilon. Estis la unua fojo, ke la grupo Houthi pafis misilon al la saud-arabia ĉefurbo, de post kiam Saud-Arabio kaj aliaj landoj komencis militan operacon kontraŭ la grupo antaŭ pli ol du jaroj.

La Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris en deklaro, ke Kataro opinias, ke iu ajn rekta aŭ nerekta atako kontraŭ civiluloj estas ago malobservanta internacian leĝon, kaj ĝi oponas tiajn agojn. La ministerio urĝas ampleksan dialogon por eviti malboniĝon de la situacio, fini la internan militon en Jemeno kaj revenigi la landon al stabileco. La deklaro reasertis, ke Kataro subtenas la pacan iniciaton de la golfo kaj rilatajn rezoluciojn de la UN.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin