Irano: Demisio de Saad Hariri kreas streĉecon en regiono

(GMT+08:00) 2017-11-06 14:44:37     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Bahram Qasemi dimanĉe publikigis deklaron, dirante, ke libana ĉefministro Saad Hariri rezignis sian oficon por krei streĉecon en Libano kaj Mez-Oriento.

Qasemi diris, ke la subita rezigno de sinjoro Hariri kaj la anonco pri lia rezigno en alia lando estas bedaŭrinda kaj samtempe surpriza. Tio montras, ke Hariri ludas en la kampo pretigita de tiuj, kiuj deziras malbonon al la regiono, kaj la gajninto de ĉi tiu ludo estas ambaŭ arabaj landoj kaj la cionisma reĝimo de Israelo, kies postvivado dependas de streĉeco en regionaj islamaj landoj.

Sabate, Hariri vizitanta Saud-Arabion, deklaris rezignon pri ĉefministreco. Li faris paroladon per araba radio, kondamnante Iranon, ke ĝi enmiksiĝis en regionajn aferojn kaj intervenis en internajn aferojn de arabaj landoj.

Qasemi aldonis, ke Irano vokas mez-orientajn landojn unuiĝi okaze de la fino de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato por kvietigi konflikton kaj restarigi pacon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin