Marde hospital-ŝipo Paca Arkeo de ĉina mararmeo, kiu celas plenumi la taskon de "Harmonia misio 2017", atingis Maputon, ĉefurbon de Mozambiko kaj komencis 8-tagan amikan viziton al Mozambiko kaj faros humanitaran kuracan servadon.
Kiam la ĉina hospital-ŝipo eniris en la Havenon de Maputo, ĉinaj kuracistoj staris sur la ferdeko kaj salutis la lokanojn. Lokaj popolanoj varme bonvenigis ĉinajn kuracistojn.