UN urĝas kurdan regionon en Irako respekti konstitucion

(GMT+08:00) 2017-11-08 14:00:04     Redaktoro:Yu

La Helpa Misio de la Unuiĝintaj Nacioj en Irako marde urĝis la kurdan aŭtonoman regionon de Irako respekti la verdikton de la plej supera kortumo de la iraka federacio pri nacia unueco.

La plej supera kortumo de la iraka federacio lunde publikigis verdikton, dirante, ke Irako neniel permesas nacian secesion, tial iu ajn provinco aŭ regiono ne devas sin apartigi el Irako.

La Helpa Misio de la UN en Irako marde publikigis deklaron, urĝante la kurdan regionon aprobi kaj subteni la verdikton de la plej supera kortumo kaj reaserti respekton al la iraka konstitucio. La deklaro emfazis, ke estas urĝe bezonata politka intertraktado inter la centra registaro de Irako kaj la instanco de la kurda regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin