Usona prezidento Donald Trump kaj lia edzino Melania Trump atingis Pekinon tiuposttagmeze.
Ili trinkis posttagmezan teon en la domo Baoyun, ankaŭ konata kiel la Halo de Enkorpigaj Trezoroj, en la sudokcidenta angulo de la Malpermesita Urbo.
La domo Baoyun konstruita en 1915 estas konstruaĵo de okcidenta stilo en la iama imperia kortego. Ĝi estis uzata por konservi antikvajn kuriozaĵojn, sed nun funkcias kiel ekspoziciejo pri la historio de la muzeo.