Sirio deklaris aliĝon al Pariza Interkonsento

(GMT+08:00) 2017-11-09 13:35:01     Redaktoro:Yu

Sirio decidis aliĝi al la Pariza Interkonsento pri Klimatŝanĝiĝo. Reprezentanto de Sirio deklaris la decidon en la 23a Konferenco de Partioj Aliĝintaj al la Kadra Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimatŝanĝiĝo en la germana urbo Bonno.

Nick Nutall, proparolanto de la Sekretariejo de la Kadra Konvencio de la UN pri Klimatŝanĝiĝo, konfirmis la novaĵon al la gazetaro. Siria ministro pri medio Wadah Katmawi diris, ke Sirio subskribos dokumenton pri la aliĝo kaj plenumos siajn promesojn kiel eble plej baldaŭ. Li samtempe vokis la internacian komunumon plenumi siajn promesojn al Sirio kaj liveri subtenon.

Nutall diris, ke poste Sirio devas sendi la enlandan ratifon de la Pariza Interkonsento al la stabejo de la UN en Nov-Jorko por konservo.

La 12an de decembro, 2015 en Parizo, proksimume 200 partioj aliĝintaj al la kadra konvencio unuanime adoptis la Parizan Interkonsenton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin