Xi: Vizito de Trump estas sukcesa kaj historia

(GMT+08:00) 2017-11-09 14:53:26     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping okazigis solenan ceremonion por bonvenigi usonan prezidenton Donald Trump ĵaŭde matene en la placo ekster la orienta pordego de la Granda Popola Halo en Pekino. Trump atingis Pekinon merkrede posttagmeze por tritaga ŝtata vizito.

Poste Xi okazigis intertraktadon kun Trump. Xi diris en gazetara konferenco post la intertraktado, ke li kaj lia usona paralelulo Trump reasertis firman promeson pri sennukleigo de la Korea Duoninsulo kaj solvado de la nuklea demando per dialogo kaj intertraktado. Li aldonis, ke Ĉinio kaj Usono konsentis fortigi komunikadon kaj kunordigon pri demandoj, inkluzive de la Korea Duoninsulo kaj Afganio.

Li diris ankaŭ, ke la vizito de usona prezidento Trump estas sukcesa kaj historia, kaj ilia renkontiĝo montris la direkton kaj desegnis planon por la venonta disvolvado de duflankaj rilatoj.

Trump diris, ke la usona registaro subtenas kaj sekvas la politikon de unu Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin