Ĉina kaj usona ŝtatestroj okazigis intertraktadon

(GMT+08:00) 2017-11-09 16:55:14     Redaktoro:Yu

Ĵaŭde en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping okazigis intertraktadon kun sia usona paralelulo Donald Trump, kiu estas en Ĉinio por ŝtata vizito. Ili interŝanĝis opiniojn pri rilatoj inter la du landoj kaj gravaj regionaj kaj internaciaj demandoj de komuna zorgo kaj desegnis planon por la venonta disvolvado de la duflankaj rilatoj.

Ambaŭ flankoj opiniis, ke rilatoj inter la du landoj ĉi-jare akiris gravan progreson. La rilatoj koncernas la bonfarton de la du popoloj kaj ankaŭ la pacon, stabilecon kaj prosperon de la mondo. Ili akcentis, ke kunlaboro estas la ununura elekto por la duflankaj rilatoj, kaj nur komuna gajno povas konduki al pli bela estonteco. Ili konsentis ludi plu la gvidan rolon de la komunikado inter la du ŝtatestroj por rilatoj inter la du landoj, pliigi kontaktojn sur malsamaj niveloj, doni plenan ludon al la rolo de kvar mekanismoj de altnivelaj dialogoj, vastigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en ekonomio kaj komerco, milita afero, leĝplenumo kaj homaj studoj, plifortigi komunikadon kaj kunordigon pri gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj, kaj antaŭenpuŝi la ĉina-usonajn rilatojn por pli granda disvolviĝo.

Post la intertraktado, la du ŝtatestroj ĉeestis la subskribon de negocaj interkonsentoj pri kunlaboro kaj investo en la kampoj de energio, fabrikado, agrikulturo, aviado, elektro kaj aŭto. Tiuj interkonsentoj subskribitaj de ĉinaj kaj usonaj kompanioj dum la vizito de Trump kalkuliĝas al pli ol 250 miliardoj da usonaj dolaroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin