Novaĵoj (Novembro 09)

(GMT+08:00) 2017-11-09 17:12:02     Redaktoro:Ema

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 9-a de novembro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina prezidanto okazigis intertraktadon kun sia usona paralelulo; Sirio deklaris aliĝon al Pariza Interkonsento. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping okazigis solenan ceremonion por bonvenigi usonan prezidenton Donald Trump ĵaŭde matene en la placo ekster la orienta pordego de la Granda Popola Halo en Pekino. Trump atingis Pekinon merkrede posttagmeze por tritaga ŝtata vizito.

Poste Xi okazigis intertraktadon kun Trump. Xi diris en gazetara konferenco post la intertraktado, ke li kaj lia usona paralelulo Trump reasertis firman promeson pri sennukleigo de la Korea Duoninsulo kaj solvado de la nuklea demando per dialogo kaj intertraktado. Li aldonis, ke Ĉinio kaj Usono konsentis fortigi komunikadon kaj kunordigon pri demandoj, inkluzive de la Korea Duoninsulo kaj Afganio. Li diris ankaŭ, ke la vizito de usona prezidento Trump estas sukcesa kaj historia, kaj ilia renkontiĝo montris la direkton kaj desegnis planon por la venonta disvolvado de duflankaj rilatoj.

Tiutage la du ŝtatestroj ĉeestis ferman ceremonion de la dialoga kunveno inter ĉinaj kaj usonaj entreprenistoj.

Xi diris, ke tiu ĉi jaro markas la 45an datrevenon de la publikigo de la Ĉina-usona Ŝanhaja Komunikaĵo. En la pasintaj 45 jaroj, la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter la du landoj realigis historian disvolviĝon, kaj de tio multe profitis la du popoloj. Faktoj pruvis, ke la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter la du landoj havas grandan potencialon kaj estas reciprokprofita kaj kungajna. Li diris, ke Ĉinio volas grandigi importadon de energifontoj kaj agrikulturaj produktoj el Usono kaj profundigi duflankan kunlaboron en servoj, kaj samtempe esperas, ke Usono pliigos eksportadon de civilaj teknikoj al ĝi.

Trump diris, ke Usono kaj Ĉinio estas tre proksimaj partneroj kaj havas vastajn konsentojn en la kampoj de ekonomio kaj sekureco, kaj plifortigo de duflanka kunlaboro helpas respektivan disvolvadon. Li diris, ke la usona flanko volas subteni reciprokprofitan kunlaboron kun Ĉinio en ekonomio kaj komerco, plifortigi kunlaboron en la kampoj inkluzive de energio, akceli prosperon de la du landoj kaj konvene trakti ekonomiajn kaj komercajn demandojn de la du flankoj.

Ĉinaj kaj usonaj kompanioj subskribis komercajn kaj investajn interkonsentojn kun valoro de pli ol 250 miliardoj da usonaj dolaroj ĵaŭde en Pekino. Ĉina prezidanto Xi Jinping publikigis la sumon, post kiam li ĉeestis la subskribon de tiuj interkonsentoj kune kun vizitanta usona prezidento Donald Trump.

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris ĵaŭde en sia artikolo publikigita antaŭ la planita vojaĝo al Vjetnamio, ke Ĉinio kaj Vjetnamio bezonas profundigi kunlaboron kaj nutri novajn perspektivojn por siaj interplektitaj interesoj.

La ĉina gvidanto alvokis la du flankojn plifortigi la komplementecon de siaj evoluigaj strategioj kaj labori por esenca progreso en duflanka kunlaboro en ŝlosilaj kampoj, kiel ekzemple infrastrukturo, komerco, industria produktkapablo, zonoj de translandlima ekonomia kunlaboro kaj agrikulturo.

Li diris, ke Ĉinio kaj Vjetnamio devas klopodi plu por serĉi fundamentan kaj daŭripovan solvon al siaj maraj demandoj, akcepteblan por ambaŭ flankoj, per amika interkonsiliĝo. Li diris ankaŭ, ke ambaŭ flankoj bezonas komplete kaj efektive plenumi la Deklaracion pri Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro, aktive antaŭenigi la konsiliĝon pri Kondutkodo en la Suda Ĉina Maro kaj kune subteni pacon kaj stabilecon de la regiono.

Xi faros ŝtatan viziton al Vjetnamio kaj ankaŭ ĉeestos la 25an Kunvenon de Ekonomiaj Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro, kiu okazos de la 10a ĝis la 11a de novembro en la vjetnama urbo Da Nang.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris merkrede en gazetara konferenco, ke la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro estas iniciato pri ekonomia kunlaboro, kaj ĝi estas direktita al neniu tria partio kaj havas neniun rilaton kun disputo pri teritoria suvereneco.

Iu raportisto starigis la demandon, kian komenton Ĉinio havas pri la raporto, ke lastatempe rusa ambasadoro al Hindio diris, ke Ĉinio kaj Hindio devas akceli reciprokan komprenon pri la iniciato de la Zono kaj Vojo kaj diskuti pri ĉi-rilataj malkonsentoj por atingi unuecon.

Hua respondis, ke la ĵus finita 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) klare postulis aktive antaŭenigi internacian kunlaboron pri la iniciato de la Zono kaj Vojo kaj enskribis la iniciaton en la Statuton de la KPĈ, kio montris grandan gravecon atribuitan de Ĉinio al konstruado de la Zono kaj Vojo kaj reflektis la decidemon kaj fidon pri firma antaŭenigo de internacia kunlaboro pri la iniciato. Hua aldonis, ke Ĉinio volas labori kun ĉiuj partioj por senĉese antaŭenpuŝi konstruadon de la Zono kaj Vojo surbaze de interkonsiliĝo, komuna konstruado kaj komuna divido kaj akceli akordigon de disvolvaj strategioj kaj pragmatan kunlaboron en diversaj kampoj por pli bone, pli frue kaj pli multe profitigi landojn laŭ la itineroj.

Sirio decidis aliĝi al la Pariza Interkonsento pri Klimatŝanĝiĝo. Reprezentanto de Sirio deklaris la decidon en la 23a Konferenco de Partioj Aliĝintaj al la Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimatŝanĝiĝo en la germana urbo Bonno.

Nick Nutall, proparolanto de la Sekretariejo de la Kadra Konvencio de UN pri Klimatŝanĝiĝo, konfirmis la novaĵon al la gazetaro. Siria ministro pri medio Wadah Katmawi diris, ke Sirio subskribos dokumenton pri la aliĝo kaj plenumos siajn promesojn kiel eble plej baldaŭ. Li samtempe vokis la internacian komunumon plenumi siajn promesojn al Sirio kaj liveri subtenon.

Siria oficiala televido raportis merkrede, ke la siria registara armeo tiutage deklaris repreni la urbon Abu Kamel, la lastan fortikaĵon de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato en Sirio. La raporto diris, ke la registara armeo tiutage lanĉis ofensivon al ekstremistoj de la grupo en Abu Kamel kaj gajnis venkon.

Merkrede en Tehrano irana prezidento Hassan Rouhani urĝis Saud-Arabion haltigi malamikan politikon kontraŭ Irano. La irana nacia televido raportis, ke Rouhani diris en kunveno de la kabineto, ke Irano subtenas mez-orientajn landojn, inkluzive de Saud-Arabio en disvolvado kaj konstruado, kaj volas subteni amikajn rilatojn kun aliaj landoj en la regiono. Estas granda strategia eraro, ke Saud-Arabio prenas Israelon kiel amikon.

Rouhani diris, ke Irano ĉiam sin dediĉas al paco kaj stabileco de la regiono, kaj ke estas tute senbaza la kritiko, ke Irano enmiksiĝis en regionajn aferojn kaj intervenis en internajn aferojn de arabaj landoj.

La 4an de tiu ĉi monato libana ĉefministro Saad Hariri deklaris rezignon pri sia ofico dum vizito al Saud-Arabio kaj kritikis Iranon pri enmiksiĝo en regionajn aferojn kaj interveno en internajn aferojn de arabaj landoj. La saman tagon la jemena ribela grupo Houthi pafis misilon al la internacia flughaveno de Riado. La multlanda koalicio analizis vrakojn de la misilo kaj konstatis, ke ĝi estis fabrikita de Irano. Poste la irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron, dirante, ke la misil-pafo de la grupo Houthi estis sendependa okazaĵo kaj havis neniun rilaton kun aliaj landoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin