AIIB tutforte subtenas interligon kaj interlaboron inter membroj de APEK

(GMT+08:00) 2017-11-10 13:19:48     Redaktoro:Selena

Prezidanto de la Azia Infrastruktura Invest-Banko Jin Liqun ĵaŭde diris en la Komerca Pintkunveno de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro, ke la banko tutforte subtenos infrastrukturan konstruadon en la azi-pacifika regiono, akcelos interligon kaj interlaboron en la regiono kaj antaŭenigos vastan kaj inkluzivan ekonomian kreskadon.

En la diskuta kunveno kun la temo "interligo kaj interlaboro akcelas kreskadon", Jin diris, ke nun la Azia Infrastruktura Invest-Banko kunlaboras kun la Monda Banko kaj la Azia Disvolva Banko por trakti mankon de investo en infrastruktura konstruado en la azi-pacifika regiono kaj eĉ en la mondo. La Azia Infrastruktura Invest-Banko kunlaboras ankaŭ kun la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro, kaj multaj programoj jam estas glate lanĉitaj.

Ĝis nun la Azia Infrastruktura Invest-Banko jam aprobis 21 programojn, kaj la totala investo kalkuliĝas al 3,49 miliardoj da usonaj dolaroj. Filipinoj kaj Indonezio, membroj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro, profitas de la programoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin