Laosa versio de libro de Xi pri regado estis lanĉita en Vjentjano

(GMT+08:00) 2017-11-10 14:39:38     Redaktoro:Selena

 

La laosa versio de "La Regado de Ĉinio", libro de ĉina prezidanto Xi Jinping estis publikigita ĵaŭde en la laosa ĉefurbo Vjentjano.

Vicdirektoro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio de Ĉinio Guo Weimin diris en la ceremonio, ke la eldono de la libro havas tre gravan kaj specialan signifon, ĉar la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio ĵus sukcese finiĝis, kaj Xi Jinping , ĉina prezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, baldaŭ faros ŝtatan viziton al Laoso. Li aldonis, ke la libro helpos al laosaj legantoj pli bone kompreni Ĉinion kaj ĝiajn disvolvadon, eksterajn politikojn kaj socian sistemon kaj ankaŭ helpas al la du partioj kaj la du landoj interŝanĝi spertojn pri regado.

Membro de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la Laosa Popola Revolucia Partio kaj vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato, Kikeo Khaikhamphithoune, esprimis gratulon pro eldono de la libro en la laosa lingvo kaj diris, ke ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina prezidanto Xi Jinping baldaŭ vizitos Laoson, kaj la libro estas grava donaco por la partio kaj la popolo de Laoso. La raporto farita en la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la laosa versio de la libro "La Regado de Ĉinio" havas praktikan signifon por esplori kaj lerni teoriojn kaj spertojn de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin