Ĉina prezidanto atingis Vjetnamion por kunveno de APEK kaj ŝtata vizito

(GMT+08:00) 2017-11-10 15:11:49     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping, kiu estas ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio atingis la vjetnaman urbon Da Nang vendrede por la 25a Kunveno de Ekonomiaj Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro kaj ŝtata vizito al la sudorient-azia lando .

Xi faros paroladon en la Pintkunveno de Ĉefadministrantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro tiuposttagmeze, kaj ĉeestos dialogon kun reprezentantoj de la Komerca Konsultiĝa Konsilio de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro kaj ankaŭ neformalan dialogon kun gvidantoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj.

Dum la aranĝoj de tiu ĉi regiona ekonomia forumo, la ĉina prezidanto ĉeestos serion de duflankaj renkontiĝoj kun gvidantoj de aliaj landoj sabate.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin