Ĉinio liveros urĝan helpon al Vjetnamio trafita de tajfuno

(GMT+08:00) 2017-11-10 19:28:20     Redaktoro:Yu

Lastatempe la tajfuno Damrey kaŭzis al Vjetnamio gravajn perdojn. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris vendrede en regula gazetara konferenco, ke ĉina prezidanto Xi Jinping sendis mesaĝon al ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio Nguyen Phu Tong kaj vjetnama prezidanto Tran Dai Quang, esprimante sinceran simpation kaj profundan kondolencon pro la gravaj perdoj de vivoj kaj riĉaĵoj.

Hua diris, ke Ĉinio estas amika najbaro de Vjetnamio, kaj por helpi ĝin, la ĉina registaro jam komencis la mekanismon de urĝa humanitara helpo kaj liveros helpmaterialojn al la lando kiel eble plej baldaŭ.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin