Xi Jinping ĉeestis dialogon de gvidantoj de APEK kaj ASAN

(GMT+08:00) 2017-11-11 12:07:23     Redaktoro:Xiong

La 10an de novembro en Da Nang, Vejtnamio, la ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la dialogon de gvidantoj de la Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj (ASAN).

La partoprenantoj diskutis ĉirkaŭ la titolo "Kunlabore Elfosi Novan Dinamikon, Formi Azipacifikon Komplete Interligitan kaj Integritan" kaj kune konsiliĝis pri kunlaboro inter APEK kaj ASAN.

En sia parolado Xi Jinping rimarkis, ke la Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaboro estas la plej influhava platformo de ekonomia kunlaboro en la regiono Azipacifiko, dum la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj estas regiona integrita organizaĵo havanta plejan viglecon kaj latentan forton en Azio. La du strukturoj havas komunan ideon pri kunlaboro kaj sekvas la principon pri interkonsiliĝo en akordo, praktikado kun fleksebleco, prizorgo pri alies komforteco ktp. Kaj sekve, la du partioj, danke al tiaj kunlaboro kaj interligiĝo, havas vastan perspektivon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin