Xi Jinping intervidiĝis kun vjetnama ĉefministro

(GMT+08:00) 2017-11-12 14:15:28     Redaktoro:Xiong

La 11an de novembro en la havenurbo Da Nang, Vjetnamio, la ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la vjetnama ĉefministro Nguyễn Xuân Phúc.

Xi Jinping rimarkis, ke nuntempe la ĉina-vjetnama interrilato iras en ordo: oftiĝas la intervizitoj de dulandaj altranguloj, ĉiam antaŭeniĝas la reala kunlaboro, vigle aktivas la kulturaj interŝanĝoj, kaj intensiĝas plurflanka kunagado. Ĉinio direktas grandan atenton al la rilatoj kun Vjetnamio. Kaj li diris, ke li atendas en tiu ĉi vizito interŝanĝi, kun vjetnamaj ŝtataj kaj partiaj gvidantoj, opiniojn pri la dulandaj rilatoj kaj aliaj problemoj kune prizorgataj, kaj movi la ĉina-vjetnaman plenampleksan partnerecon en novan stadion.

Nguyễn Xuân Phúc varme gratulis, ke Xijinping-penso pri la Socialismo kun la Ĉinaj Karakterizaĵoj en la Nova Epoko estis konfirmita en la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj ke Xi Jinping reelektiĝis kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Li dankis, ke Xi Jinping, la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, en sia unuafoja forlanda vizito tuj post la 19a Nacia Kongreso de la Kumunista Partio de Ĉinio, elektis Vjetnamion por vizito. Vejtnamio domaĝas la tradician amikecon kun Ĉinio kaj ĝojas pro tio, ke Ĉinio akiris grandan sukceson en la disvolvado de la ekonomio kaj la socio. Altigi la nivelon de la vjetnama-ĉina interrilato estas la privilegia elekto de la vejtnamaj partio kaj registaro rilate eksterajn rilatojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin