Li Keqiang ĉeestos pintkunvenojn pri kunlaboro en Orienta Azio kaj vizitos Filipinojn

(GMT+08:00) 2017-11-13 10:26:52     Redaktoro:Selena

Ĉina ĉefministro Li Keqiang dimanĉe posttagmeze atingis Manilon por oficiala vizito kaj serio da pintkunvenoj pri orient-azia kunlaboro.

Dum sia restado, Li ĉeestos la 20an kunvenon de gvidantoj el Ĉinio kaj Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (10+1), la 20an kunvenon de gvidantoj de la Asocio de Sudorientaziaj Landoj kaj Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio (10 + 3), kaj la 12an Orient-Azian Pintkunvenon, kaj faros oficialan viziton al Filipinoj post la kunvenoj.

Tio estas la unua vizito de Li al fremda lando post la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio kaj celas profundigi kunlaboron kun Filipinoj, antaŭenpuŝi la rilatojn inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj plifortigi orient-azian kunlaboron.

Cetere, Li ankaŭ ĉeestos pintkunvenon pri Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco, liberkomerca pakto, en kiu partoprenas membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj ses aliaj landoj, inkluzive de Ĉinio, Hindio, Japanio, Sud-Koreio, Aŭstralio kaj Nov-Zelando.

Dum la vizito Li interparolos kun filipina prezidento Rodrigo Duterte pri duflankaj rilatoj kaj demandoj de komuna zorgo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin