Ĉinio kaj Vjetnamio konsentis profundigi partnerecon sub novaj cirkonstancoj

(GMT+08:00) 2017-11-13 12:38:43     Redaktoro:Yu

Dimanĉe en Hanojo Ĉinio kaj Vjetnamio konsentis profundigi sian ampleksan strategian kunlaboron sub novaj cirkonstancoj

Dum sia intertraktado, vizitanta ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kaj Nguyen Phu Trong, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio (KPV), pozitive taksis disvolvajn atingojn de la du landoj kaj konsentis disvolvi, konservi kaj antaŭenigi la tradician amikecon inter Ĉinio kaj Vjetnamio.

Xi estas en la sudorient-azia lando por ŝtata vizito. Antaŭ ol flugi al Hanojo, li ĵus finis laborplenan du-tagan restadon en la vjetnama centra urbo Da Nang, kie li ĉeestis la 25an Kunvenon de Ekonomiaj Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro.

La du gvidantoj konsentis ankaŭ sekvi amikan politikon unu por la alia kaj senĉese plifortigi la ĉina-vjetnaman ampleksan strategian kunlaboran partnerecon por alporti pli da profitoj al la du popoloj.

Xi informis Trong pri la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ, kiu okazis en Pekino en la lasta monato, kaj Trong konigis al Xi la progreson de la KPV kaj sia lando.

Ĉinio kaj Vjetnamio estas proksimaj najbaroj ligitaj per montoj kaj riveroj, bonaj amikoj dividantaj prosperon kaj malfeliĉon, bonaj kamaradoj kun similaj ideoj kaj kredoj kaj bonaj partneroj de kungajna kunlaboro.

De post la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj antaŭ 67 jaroj, la ĉina-vjetnama tradicia amikeco komencita de la plimaljunaj generacioj de gvidantoj de la du landoj estis senĉese firmigita kaj antaŭenigita.

Xi laŭdis la pozitivan progreson akiritan en duflankaj rilatoj kun proksimaj altnivelaj interŝanĝoj kaj daŭre plifortigita kunlaboro en diversaj kampoj. Li diris, ke Ĉinio kaj Vjetnamio estas en grava periodo de reformo kaj disvolvado kaj ili ankaŭ alfrontas historiajn ŝancojn por antaŭenigi enlandan disvolvadon kaj duflankajn rilatojn.

Trong esprimis varmajn gratulojn pri la sukcesa fermiĝo de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ kaj ankaŭ pri la reelektiĝo de Xi kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ kaj lia estiĝo kiel la kerno de la gvidantaro de la KPĈ.

En la intertraktado, la du gvidantoj konsentis subteni la tradicion de altnivelaj interŝanĝoj, firme sekvi amikan politikon unu al la alia, plibonigi strategian komunikadon kaj politikan reciprokan fidon kaj konvene trakti malkonsentojn por antaŭenpuŝi ĉina-vjetnamajn rilatojn en la ĝusta direkto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin