Pli ol cent homoj mortigitaj en tertremo ĉe landlimo inter Irako kaj Irano

(GMT+08:00) 2017-11-13 13:27:51     Redaktoro:Yu

Dimanĉe vespere 7,2-magnituda tertremo trafis la nordan partan de Irako proksime al la landlimo kun Irano. La tertremo mortigis pli ol cent homojn kaj vundis multajn aliajn en la du landoj.

Laŭ la Usona Geologia Esploro, okazis 7,2-magnituda tertremo dimanĉe vespere je la 9a horo kaj 18 minutoj en la loko je 32 kilometroj sudokcidente la iraka provinco Halabja, kun hipocentro profunda je 33,9 kilometroj.

Almenaŭ 14 provincoj en okcidenta Irano estis influitaj de la tertremo. Laŭ irana oficialulo, 129 homoj estis mortigitaj kaj ĉirkaŭ mil aliaj vunditaj en Irano.

En Irako, loka oficialulo diris, ke 6 homoj estis mortigitaj en la tertremo. La komuna centro por krizokaza kunordigo en la registaro de la kurda aŭtonoma regiono publikigis informojn en la socia komunikilo Twitter, dirante, ke pli ol 500 homoj estis vunditaj en la tertremo, kaj hospitaloj en la provinco Suleimaniyah urĝe bezonas medicinajn personojn kaj aparatojn kaj medikamentojn por kuraci la vunditojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin