Hejmloko de Hu Shi

(GMT+08:00) 2017-11-14 11:02:28     Redaktoro:Selena

El: Yuan Bo/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

Hu Shi, fama homo en moderna epoko, estas pioniro de la Ĉina Nov-Kultura Movado. Lia hejmloko estas la vilaĝo Shangzhuang de la urbeto Shangzhuang en Jixi-gubernio de Anhui-provinco. En decembro, 1891, en Ŝanhajo, Hu Shi naskiĝis kaj post 3 monatoj estis kunportita de sia patrino al Taiwan. Marte, 1895, li revenis al Shangzhuang pro la Ĉina-Japania Milito. Post kelkaj tagoj, lia patro mortis en Xiamen. En 1904, post kiam li lernis en malnovtipa privata lernejo, Hu Shi kun sia dua pliaĝa frato iris al Ŝanhajo kaj komencis sian vagan vivon for de sia hejmloko.

Shangzhuang-vilaĝo estas malnova vilaĝo. Kvankam la malnovaj domoj estis detruitaj, tamen la ĝenerala aranĝo de la vilaĝo kaj la stratoj ankoraŭ ne multe ŝanĝiĝis. La hejmo de Hu Shi situas en la centro de Shangzhuang-vilaĝo, kiu estis konstruita en Qing-dinastio en 1897. En 1986, la hejmo de Hu Shi malfermiĝis. Post tiam, specialistoj kaj kleruloj el la tuta lando venis. Post 1997, la registaro alkonstruis la hejmon. Origine, la hejmo estas nur la domo, posedaĵo de Hu Shi. La registaro aldonis al ĝi la domojn de liaj parencaj familioj, kaj ili kune nomiĝas 'la hejmo de Hu Shi'. En 2000, la registaro asignis monsumon por ripari la domaron. En la 17-a de decembro, 2001, kiu estis la 110-a naskiĝdatreveno de Hu Shi, oni finis la riparadon. Pro la sufiĉa preparado kaj kolektado, la materialoj pri la hejmo de Hu Shi estis pli riĉaj.

El: Yuan Bo/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

La hejmo de Hu Shi enhavas 4 ekspoziciajn ĉambrojn, kaj en la dua ekspozicia ĉambro oni ekspozicias la nuptan ĉambron, en kiu Hu Shi kaj Jiang Dongxiu geedziĝis. Decembre, 1917, Hu Shi revenis el Usono kaj edziĝis kun Jiang Dongxiu, kiu estis elektita de lia patrino antaŭ 13 jaroj.

La tria ĉambro estas salono, en kiu la aranĝo estas sama kiel en la tradicia salono de la familio en suda Anhui-provinco. Kontraŭ la ĉefa enirejo, oni metas tablon de Ok Senmortemuloj. Inter la tablo kaj muro estas longa mallarĝa tablo, sur kiu estas mara konko portita de la patro de Hu Shi el Taiwan kaj go-skatolo.

La patro de Hu Shi ankaŭ tre atentas la kulturon de la hejmlando. Tie estas tre malproksime de la maro, ni ne povas vidi la maran konkon. Li volas, ke la homoj de la hejmlando povu vidi la eksteran mondon.

La kvara ĉambro estas malantaŭa salono, kie vi povas vidi malsamajn vandojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin