Ĉina ĉefministro renkontiĝis kun sia kamboĝa paralelulo

(GMT+08:00) 2017-11-14 13:14:13     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun sia kamboĝa paralelulo Samdech Techo Hun Sen lunde dum la 20a kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj en la filipina ĉefurbo Manilo.

Li diris, ke la du landoj estas sinceraj amikoj, kaj Ĉinio firme subtenos plu Kamboĝon same kiel antaŭe en la serĉado de disvolva vojo taŭga al ĝiaj propraj kondiĉo kaj apogas ĝiajn klopodojn por protekto de sendependeco kaj suvereneco, konservado de stabileco kaj rapidigo de ekonomia disvolvado. Li diris, ke Ĉinio volas subteni altnivelajn interŝanĝojn kun la kamboĝa flanko, plifortigi pragmatan kunlaboron en diversaj kampoj kaj antaŭenigi interhomajn interŝanĝojn.

La venonta jaro markas la 60an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kamboĝo. Ankaŭ en 2018, Kamboĝo okazigos la duan kunvenon de gvidantoj de Lancang-Mekonga Kunlaboro, subregiona kunlabora mekanismo establita de la ses landoj laŭlonge de la Mekongo (konata en Ĉinio kiel Lancang-Rivero), nome, Ĉinio, Kamboĝo, Laoso, Birmo, Tajlando kaj Vjetnamio. Tiusence, Li promesis labori kun Kamboĝo por plu akceli la disvolvadon de duflankaj rilatoj kaj kontribui al la stabila evoluo de la regiono.

Hun Sen diris, ke Kamboĝo kaj Ĉinio ĝuas profundan amikecon kaj duflankaj rilatoj brakumos novan epokon en la venonta jaro. Li aldonis, ke Kamboĝo volas plifortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj kiel ekzemple ŝtata regado kaj infrastruktura konstruo, por plifortigi la ampleksan strategian kunlaboran partnerecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin