Novaĵoj (Novembro 14)

(GMT+08:00) 2017-11-14 17:47:36     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 14 de novembro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio kaj Laoso konsentis konstrui komunumon de komuna futuro kun strategia signifo; Ĉina ĉefministro urĝas klopodojn por konstrui ekonomian komunumon en Orient-Azio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Lunde ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun Boungnang Vorachith, la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Popola Revolucia Partio de Laoso kaj la laosa prezidanto. La du flankoj alte taksis disvolvajn atingojn de la du landoj kaj konsentis fortigi interŝanĝojn, antaŭenigi reformon kaj malfermon de Ĉinio kaj la novigadon de Laoso, solidigi tradician amikecon inter la du landoj laŭ la spirito de bonaj najbaroj, bonaj amikoj, bonaj kamaradoj kaj bonaj partneroj kaj puŝi longtempe stabilan ampleksan strategian kunlaboran partnerecon inter Ĉinio kaj Laoso al nova nivelo.

Xi konigis al Boungnang la 19an Nacian Kongreson de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj Boungnang al li, aferojn de la ŝtato kaj la partio de Laoso.

Xi akcentis, ke Ĉinio kaj Laoso estas amikaj najbaroj kaj havas longdaŭran kaj firman amikecon. En la pasintaj 56 jaroj post establo de diplomatiaj rilatoj, la du flankoj senĉese fortigis politikan reciprokan konfidon, plue vastigis praktikan kunlaboron, striktigis interhomajn interŝanĝojn, kaj la rilatoj inter la du landoj amplekse kaj profunde disvolviĝis kaj efektive profitigis la du popolojn.

Boungnang dankis Xi pro vizito al Laoso dum la unua eksterlanda vojaĝo post lia reelektiĝo kiel ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio. Li kredis, ke la vizito profundigos tradician amikecon inter la du landoj, antaŭenigos pragmatan kunlaboron, montros direkton por konstruado de komunumo de komuna futuro de Laoso kaj Ĉinio kaj puŝos la ampleksan strategian kunlaboran partnerecon inter la du landoj al nova nivelo.

La du gvidantoj interŝanĝis opiniojn pri la rilatoj inter la du landoj kaj inter la du partioj kaj pri internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo kaj atingis gravajn konsentojn. La du flankoj opiniis, ke konstruado de la komunumo de komuna futuro kun strategia signifo konformas al fundamentaj ineresoj de la du landoj kaj iliaj popoloj kaj utilas al paco kaj disvolvado de la homaro.

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris marde en Vjentjano, ke Ĉinio kaj Laoso bezonas direkti pli da sia kunlaboro al la sektoro de publika bonfarto.

Xi faris la rimarkojn, kiam li ĉeestis ceremonion por la meto de unua konstruŝtono de la hospitalo Mahosot konstruata de Ĉinio en la laosa ĉefurbo kune kun laosa prezidanto Bounnhang Vorachit.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris marde, ke Ĉinio proponas antaŭenigi la konstruadon de Orient-Azia Ekonomia Komunumo por akceli regionan integriĝon kaj komunan disvolviĝon.

Li faris la rimarkojn en sia parolado en la 20a kunveno de la gvidantoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko en la filipina ĉefurbo Manilo. Ankaŭ japana ĉefministro Abe Shinzo kaj prezidento de la Korea Respubliko Moon Jae-in ĉeestis la kunvenon preziditan de filipina prezidento Rodrigo Duterte. La gvidantoj interŝanĝis opiniojn pri kunlaboro de la mekanismo 10+3, nome dek membroj de la asocio kaj Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko, komerco kaj investo, medio kaj daŭripova disvolvado kaj regionaj kaj internaciaj demandoj de komuna zorgo.

Duterte diris, ke en la pasintaj 20 jaroj, kunlaboro inter la asocio kaj la tri landoj stabile disvolviĝis, kaj pro la komuna deziro kontaktoj estis pli striktaj en la kadro de la mekanismo 10+3 kaj la kunlaboro atingis grandan sukceson. Li aldonis, ke la asocio kaj la tri landoj kiel granda familio devas pace kunekzisti kaj akceli komunan disvolvadon.

Lunde posttagmeze en Manilo, Filipinoj, okazis la 20a kunveno de gvidantoj el Ĉinio kaj Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (10+1). Ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj gvidantoj el 10 membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj ĉeestis la kunvenon. En la kunveno, Li akcentis, ke la venonta jaro markas la 15an datrevenon de starigo de la strategia partnereco inter Ĉinio kaj la Asocio, kaj Ĉinio proponas ellabori grandiozan planon pri la strategia partnereco inter Ĉinio kaj la Asocio 2030 por konstrui la komunumon de komuna estonteco.

Li aldonis, ke en la grandioza plano, la kadro de duflanka kunlaboro altiĝos de 2+7 ĝis 3+X.

"2+7" aludas la kunlaboran kadron proponitan de Li dum interparolo kun gvidantoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj en Brunejo en 2013. Ĝi emfazas du politikajn komunajn konsentojn kaj kunlaboron en sep kampoj. "3+X " uzas la literon X por reprezenti nekonatecon, ke Ĉinio kaj la Asocio disvolvos kunlaboron en multaj kampoj kaj fokusiĝos pri politika sekureco, ekonomio kaj komerco, kaj homa interŝanĝo.

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde sendis kondolencon al sia irana paralelulo Hassan Rouhani pro la fortega tertremo en Irano, kiu mortigis almenaŭ 445 homojn kaj vundis pli ol 7 100 aliajn.

La 7,3-magnituda tertremo trafis la irana-irakan landliman regionon dimanĉe kun sia epicentro situanta je proksimume 32 kilometroj sude de la urbo Halabja en orienta Irako.

La saman tagon, prezidanto Xi sendis kondolencon ankaŭ al sia iraka paralelulo Fuad Masum pro la letala tertremo. Xi diris, ke li estis konsternita de la fortega tertremo, kiu kaŭzis al Irako perdojn de vivoj kaj posedaĵoj. En la nomo de la registaro kaj popolo de Ĉinio kaj en sia nomo, li esprimas profundan funebron pri la viktimoj kaj sinceran simpation al la vunditoj kaj la familioj de la viktimoj.

Iranaj amaskomunikiloj raportis lunde, ke la nombro de mortintoj en Irano kreskis ĝis 445 je unu tago post kiam fortega tertremo trafis la irana-irakan landliman regionon, kaj multaj homoj restas sub ruinoj. La raportoj diris, ke almenaŭ 445 homoj estis mortigitaj kaj 7 156 aliaj vunditaj en la 7,3-magnituda tertremo.

La Ŝtata Departemento de Usono lunde publikigis deklaron, dirante, ke Usono restigos senŝanĝa sian starpunkton pri retiro el la Pariza Interkonsento, escepte se prezidento Donald Trumpo povus trovi el la klaŭzoj de la interkonsento enhavojn favorajn al la komerca rondo, laboristoj kaj impostpagantoj de Usono.

La deklaro diris, ke Usono restas unu el la membroj de la Konferenco de Partioj Aliĝintaj al la Kadra Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimatŝanĝiĝo kaj partoprenos plu en la okazanta intertraktado sub la kadro kaj la Pariza Interkonsento por certigi senpartiecon de la intertraktado kaj protekti siajn interesojn.

La Ŝtata Departemento ankaŭ anoncis, ke Tom Shannon, ŝtata vicsekretario pri politikaj aferoj, gvidos usonan delegacion al altnivela kunveno de la 23a Konferenco de Partioj Aliĝintaj al la Kadra Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimatŝanĝiĝo en la germana urbo Bonno.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin