Irana prezidento urĝis pli intensan agadon kontraŭ tertremo

(GMT+08:00) 2017-11-15 11:21:59     Redaktoro:Yu

Irana prezidento Hassan Rouhani marde urĝis ĉiujn departementojn de la registaro intensigi la agadon kontraŭ tertremo kaj helpi la suferintojn kiel eble plej baldaŭ.

La irana nacia televido raportis, ke tiutage Rouhani iris al la provinco Kermanshah por kontroli la damaĝon, kondolenci la suferintojn kaj funebri pri la viktimoj.

Rouhani ordonis al la irana armeo, la Islama Revolucia Gvardio, la Irana Societo de Ruĝa Krescento, la Islama Revolucia Fonduso por Loĝejoj kaj aliaj registaraj departementoj pri energio, internaj aferoj, sano, vojoj kaj urba disvolvado organizi efikan savadon kaj rapidigi la paŝojn de helpado.

Iranaj amaskomunikoj raportis, ke la fortega tertremo, kiu trafis la iraka-iranan landliman regionon dimanĉe vespere, mortigis almenaŭ 445 homojn kaj vundis pli ol 7 000 aliajn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin