Pace kaj konvene solvi la problemon de Zimbabvo

(GMT+08:00) 2017-11-17 19:28:05     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 17a de novembro Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio esperas per alvoko, ke la koncernataj partioj en Zimbabvo, konforme al la longaj kaj esencaj interesoj de sia lando, pace kaj konvene solvos la problemon.

Lastatempe la situacio de Zimbabvo subite ŝanĝiĝis, kio vekis grandan atenton de diversaj flankoj. Pri la nuna situacio de Zimbabvo Geng Shuang donis tian respondon:

"Ĉinio alvokas, ke la koncernataj partioj de Zimbabvo, konforme al la longaj kaj esencaj interesoj de sia lando, persistos pri dialogo kaj interkonsiliĝo, malestigos la malakordon, pace kaj konvene solvos la problemon kadre de la leĝoj, kaj konservos la landon stabila kaj la socion orda."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin