Franca ministro pri eksteraj aferoj vizitos Ĉinion

(GMT+08:00) 2017-11-17 19:51:21     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 17a de novembro Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, anoncis, ke, invitite de Wang Yi, ĉina ministro pri eksteraj aferoj, Jean-Yves Le Drian, franca ministro pri eksteraj aferoj, faros oficialan viziton al Ĉinio de la 24a ĝis la 27a de novembro. Dum la vizito Drian kaj la ĉina vicĉefministro Liu Yandong kune prezidos la 4an kunvenon de la ĉina-franca mekanismo pri kultura interŝanĝo.

Geng Shuang diris, ke Francio estas okcidenta potenco, kiu la unua starigis diplomatiajn rilatojn kun la nova Ĉinio, kaj dum la 53 jaroj depost tiam la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio evoluas glate, ĝenerale, kaj konstante antaŭas al tiuj inter Ĉinio kaj Eŭropo kaj inter Ĉinio kaj la Okcidento; lastatempe la ĉina-franca plenampleksa strategia partnereco disvolviĝas sane kaj stabile, kaj en diversaj kampoj akiris abundajn fruktojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin