Novaĵoj (Novembro 17)

(GMT+08:00) 2017-11-17 16:31:17     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 17a de novembro, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj ĉeestos azi-eŭropan ministran kunvenon kaj vizitos Bangladeŝon kaj Birmon; Fakuloj opiniis, ke la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio estas gravega al disvolviĝo de Ĉinio kaj la mondo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kondukos delegacion al la 13a azi-eŭropa kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj en Najpido, la ĉefurbo de Birmo, de la 20a ĝis la 21a de novembro.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang anoncis tion ĵaŭde en regula gazetara konferenco.

Geng diris, ke Wang ĉeestos la kunvenon laŭ la invito de la birma ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj Aferoj Aung San Suu Kyi kaj diskutos la internacian kaj regionan situacion, kunlaboron pri interligo en Azio kaj Eŭropo kaj la starpunkton de Ĉinio pri tiklaj demandoj. Wang havos duflankajn renkontiĝojn kun kelkaj delegaciestroj por antaŭenigi novan tipon de azi-eŭropa partnereco kaj trakti defiojn kune. Geng diris, ke antaŭ la kunveno, Wang vizitos Bangladeŝon kaj Birmon de la 18a ĝis la 19a de novembro. Dum sia restado tie, li okazigos intertraktadojn kun siaj paraleluloj kaj renkontiĝos kun gvidantoj.

La Azi-Eŭropa Kunveno estis kreita en 1996 kiel forumo por dialogo kaj kunlaboro inter Eŭropo kaj Azio.

La vizitanta panama prezidento Juan Karlos Varela kaj ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi inaŭguris la panaman ambasadorejon en Pekino ĵaŭde kvin monatojn post la starigo de duflankaj diplomatiaj rilatoj.

Varela diris, ke la inaŭguro havas gravan historian signifon. Panamo firme subtenos la principon de unu Ĉinio kaj disvolvos amikajn kunlaborajn rilatojn kun Ĉinio." Varela vizitas Ĉinion de la 16a de Novembro. Ĉi tio markas la unuan vojaĝon de panama gvidanto al Ĉinio, de post kiam la du landoj establis diplomatiajn rilatojn en la 13a de junio.

Wang diris, ke la decido de prezidento Varela pri starigo de diplomatiaj rilatoj kun Ĉinio konformas al la historia tendenco kaj servas al la ŝtatoj, naciaj kaj popolaj interesoj de Panamo. Li aldonis, ke estis nova progreso ĉiutage de post la starigo de la duflankaj rilatoj. La ŝtata vizito de Varela kaj la unua renkontiĝo inter la plej altaj gvidantoj de la du landoj malfermos novan eraon de komuna disvolviĝo.

Fakuloj diris ĵaŭde en internacia simpozio de pensfabrikoj, ke la ŝlosila kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kiu deklaris novan epokon de socialismo kun ĉinaj trajtoj, gravas ne nur por la disvolviĝo de Ĉinio, sed ankaŭ por la disvolviĝo de la tuta mondo.

Huang Kunming, estro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ, diris en la simpozio en Pekino, ke la mejloŝtona kongreso okazigita en la lasta monato fokusiĝis pri la aspiroj de popolo al pli feliĉa vivo kaj desegnis la agadplanon pri venonta disvolvado. Huang diris, ke la disvolvado de Ĉinio en la nova epoko alportos al la mondo pli da ŝancoj, kaj Ĉinio volas labori kune kun aliaj landoj por konstrui pli bonan mondon.

La simpozio, kun la temo "La 19a Nacia Kongreso de la KPĈ: Signifoj por Ĉinio kaj la Mondo", altiris pli ol 240 fakulojn kaj eksajn politikajn gravulojn el Ĉinio kaj 31 aliaj landoj, regionoj kaj internaciaj organizaĵoj.

Japana eksĉefministro Yasuo Fukuda diris, ke la raporto farita de Xi Jinping al la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ havas epokfaran signifon. Li aldonis, ke Ĉinio atingis mondan progresintan nivelon en ekonomio kaj teknologio, kaj li kredas, ke la disvolviĝo de Ĉinio kontribuos ankaŭ al aliaj aziaj landoj.

Juĝistoj, advokatoj kaj aliaj juraj fakuloj de Ĉinio kaj Usono diskutis pri laŭleĝa regado kaj homaj rajtoj en dutaga simpozio, kiu finiĝis merkrede en Nov-Jorko.

Huang Jin, estro de la ĉina delegacio, diris en la malferma kunveno de la 7a Ĉina-Usona Dialogo pri Laŭleĝa Regado kaj Homaj Rajtoj, ke popolaj organizoj de la du landoj kondukis sincerajn kaj profundajn interŝanĝojn pri homaj rajtoj surbaze de la principoj de reciproka respekto kaj serĉado de komunaj punktoj dum konservo de diferencoj. Ĉi tio kontribuis al la stabila kaj sana disvolvado de duflankaj rilatoj.

Huang, kiu estas ankaŭ vicprezidanto de la Ĉina Fondaĵo por Disvolvado de Homaj Rajtoj kaj vicprezidanto de la Ĉina Jura Societo, konigis freŝajn atingojn de Ĉinio en la homaj rajtoj kaj juĝa laboro. Huang diris, ke la ĵus finita 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio formuligis strategiajn gvidliniojn por plifortigi la leĝan bazon de la protekto de homaj rajtoj.

Vicestro de la Nacia Oficejo pri Interretaj Informoj Ren Xianliang ĵaŭde diris en la gazetara konferenco okazigita en la Informa Oficejo de la ĉina Ŝtata Konsilio, ke Ĉinio okazigos la 4an Mondan Interretan Konferencon de la 3a ĝis la 5a de decembro en Wuzhen, Zhejiang-provinco.

Ren diris, ke en la konferenco, pli ol 400 tutmondaj famaj interretaj kompanioj kaj novigaj entreprenoj montros la plej freŝan tendencon de interreta disvolviĝo kaj progresintajn teknologiajn atingojn kaj publikigos siajn novajn produktojn, inkluzive de memserva supermarkton kaj intelekta roboto.

La rezolucio skizita de Usono pri renovigo de la mandato de la Komuna Enketa Mekanismo de la Organizo pri Malpermeso de Kemiaj Armiloj kaj la enketo de la UN pri kemiaj atakoj en Sirio, ne povis esti adoptita de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj ĵaŭde.

La rezolucio ricevis 11 pozitivajn voĉojn kaj 2 negativajn, kun du sindetenoj. Sed ĉar unu el la negativaj voĉoj venis el Rusio, konstanta membro de la konsilio, la rezolucio ne povis esti adoptita. Ĉinio sin detenis de la voĉdono.

Laŭ la turka prezidentejo, prezidentoj de Turkio, Rusio kaj Irano planis okazigi tripartian intertraktadon pri la siria demando en la rusa urbo Soĉio en la 22a de novembro. La tri prezidentoj, Recep Tayyip Erdogan, Vladimir Putin and Hassan Rouhani, ĉeestos la intertraktadon pri la plej freŝa disvolviĝo de la siria demando kaj situacio en la regiono.

Joice Mujuru, zimbabva eksa vicprezidento kaj ĉefo de la Nacia Popola Partio, ĵaŭde kunvokis gazetaran konferencon, alvokante formi transiran registaron konsistantan el ĉiuj koncernataj partioj por trakti la politikan senelirejon.

Ankaŭ eksa ĉefministro kaj prezidanto de la Movado por Demokratia Ŝanĝo Morgan Tsvangirai okazigis gazetaran konferencon, esprimante malferman sintenon pri starigo de transira registaro antaŭ venontjara prezidenteca elekto.

Mujuru faris nenian komenton pri la agado de la zimbabva armeo kaj estis kontenta pri sensanga agado. Ŝi urĝis ĉiujn rilatajn partiojn sin deteni maksimume por realigi pacon. Ŝi opiniis, ke disvolviĝo de la politika situacio postulas, ke Zimbabvo formu transiran organon por konvene solvi ekonomiajn malfacilojn kaj demandojn, inkluzive de reformo de la sistemo pri prezidenteca elekto.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin