Ĉinio liveras humanitaran helpon al Respubliko Kongo

(GMT+08:00) 2017-11-19 14:38:50     Redaktoro:Yu

La ĉina ambasadorejo en Brazavilo anoncis vendrede, ke la ĉina registaro decidis donaci 6 milionojn da usonaj dolaroj kiel humanitaran helpon al Respubliko Kongo.

Ĉina ambasadoro Xia Huang diris en gazetara konferenco, ke Respubliko Kongo estas en malfacila tempo, kaj Ĉinio kiel ĝia bona partnero havas la devon etendi sian manon al ĝi. La ĉina registaro decidis donacis en la kadro de la Helpa Fonduso de Suda-Suda Kunlaboro 6 milionojn da usonaj dolaroj al la lando por mildigi la humanitaran krizon kaŭzitan de la tumulto en la provinco Pool.

Antoinette Dinga Djondo, ministro pri sociaj aferoj kaj humanitara agado de Respubliko Kongo, dankis la ĉinan registaron, dirante, ke la registaro de ŝia lando jam ricevis 12 milionojn da usonaj dolaroj, inkluzive de 6 milionoj el Ĉinio, de post kiam ĝi fari la vokon al la internacia komunumo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin